Garbhan MacAoidh

LA GAELA LINGVO

EN SKOTLANDO

hodiaù kaj hieraù

GÀIDHLIG

ANN AN ALBAINN

an-diugh agus an-dè

Chi tiu reeldono estas kore dedichita al la memoro de Albert Goodheir.

POLYGLOT PUBLICATIONS

Eldonejo POLYGLOT

Chi tiu verketo estas reviziita, korektita kaj ghisdatigita represo de la antaùa eldono fare de Eldonejo KARDO, Glasgovo, Skotlando.

Reviziita de Garbhan MacAoidh, junio 1998 kaj oktobro 2001.


ENHAVO

Enkonduko

Lingvo

Moderna gaela literaturo

Bibliografio

Notoj kaj aldonajhoj
 
 

LA GAELA LINGVO EN SKOTLANDO

Tír gun chànain, tír gun anam.

("Lando sen lingvo estas lando sen animo.")

- Gaela proverbo.

"Ni Esperantistoj, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj aù konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al la alia sian nacian lingvon,komprenas sin reciproke..., fratoj, kiuj amas sin reciproke kaj premas al si la manojn ne hipokrite, sed sincere, kiel homo al homo!"
L. L. Zamenhof.
ENKONDUKO

En la antologio Scottish Verse ("Skota poezio") 1851-1951, la poeto Douglas Young skribas: "Ni skotoj estas poliglota nacio disighinta tra la tuta mondo..." Pri ilia poligloteco li pravis, char en malgranda Skotlando ankoraù ekzistas - krom la angla - pluraj indighenaj idiomoj. Inter ili, la plej gravaj estas la skota (misnomita "skotangla"), kiu, malgraù komentoj de Bernard Golden en sia recenzo de la antaùa broshuro eldonita de Kardo, estas vera supervivanta idiomo; kaj la gaela, antikvega kaj pli homogena lingvo ol la spektro de dialektoj, kiu konsistigas la skotan. (H.Kloss ech priskribas la skotan kiel Halbsprache, t.e. "duonlingvo", sed la plimulto da skotoj certe ne konsentus.)

Kvankam kaj la skota kaj la gaela estas hindeùropaj lingvoj, ili apartenas al tute malsamaj branchoj de tiu vasta kaj amorfa familio. La skota (kiel la tre proksime parencaj nederlanda, frisa kaj dana lingvoj) estas ghermana lingvo, kvankam la skota vortaro enhavas ankaù elementojn el neghermanaj fontoj: franca (multaj), gaela (malmultaj), ktp. Kontraste, la skotgaela estas, kiel la nomo indikas, la skota formo de la gaela de Irlando, unu el la malmultaj ekzistantaj keltaj lingvoj. Tiuj lingvoj estas klasifikitaj laù du tipoj (subfamilioj), nome, "P"-keltaj (kimra, bretona, kornvala), kaj "Q"-keltaj (irlanda, skotagaela, manksa). Karakterizajho de la unua subfamilio estas tio, ke diversaj tre komunaj vortoj (ekzemple: pen, "kapo", plant, "infanaro", "idaro") komencighas per la sono p, dum samdevenaj vortoj en la dua subfamilio komencighas per la sono k (en antaùaj lingvistikaj studoj skribita q, hodiaù c, prononcata "k"). Do, la ekvivalento en Q-kelta de la kimraj vortoj pen kaj plant estas ceann kaj clann (antaùe cland). De la lasta devenas la esperanta vorto "klano".

Pri la skotgaela, la irlanda aùtoro Aodh de Blácam skribas jene, en sia verko Gaelic Literature Surveyed:

"La gaela eniris Skotlandon kiel la lingvo de irlandaj koloniantoj en (la regiono) kiu nun nomighas graflando Argyll...La skota gaela chiam enhavis dialektajn variantojn kompare kun la irlanda, sed ghis la deksepa jarcento, irlandaj, skotaj kaj manksaj kleruloj subtenis inter si seninterrompajn rilatojn pere de komuna normigita literatura irlanda lingvo. Dum la 18a kaj 19a jarcentoj, la skotgaela disvolvis propran regionan literaturon."

Tiel antikvaj estas la folkloro kaj la barda poezio (efektive busha "literaturo"), el kiu devenas la plej malnova irlandgaela verkado, ke vershajne neniu povus, ech proksimume, dati ilin. Tiu tradicia materialo, nun skribita, konsistigas richegan trezoron de tradiciaj restajhoj, kiu inkluzivas, inter aliaj, legendojn, epopeojn, proverbojn, sorchaghojn, kaj preghojn. (Por la skota kontribuo al tiu chi trezoro, vidu, ekzemple, la ses volumojn de Carmina Gadelica / Ortha nan Gàidheal , Alexander Carmichael, Edinburgo, kiuj estis eldonitaj inter 1900 kaj 1969 (sesdek naù jaroj!); kaj la kvar volumojn de Popular Tales of the West Highlands ("Rakontoj el la okcidenta altajho"), J. F. Campbell, Paisley, 1890.

Poste, en chi tiu verketo, donighos kelkaj informoj pri la presita literaturo kaj pri la aktuala situacio de la skotgaela lingvo, sed unue estos priskribitaj kelkaj gheneralaj karakterizajhoj de la lingvo mem.

LINGVO

Komuna al chiuj keltaj lingvoj estas la unika, kaj (per nekeltoj) stranga fenomeno, kiu nomighas mutacio, tio estas metamorfozo de la unua konsonanto de vortoj aù voreteroj laù genro, tempo, kazo aù sintakso; pro belsoneco, prononcebleco, aù ech arbitro (sed chiam inter certaj gramatikaj kaj tradiciaj limoj). Preskaù iu ajn parolelemento, kiu komencighas per konsonanto, povas suferi mutacion. La irlanda, kaj ech pli, la kimra sistemoj de mutacio estas ege komplikaj, sed la skota ghenerale (sed ne tute) limighas - almenaù en la skriba formo de la lingvo - al tiel nomata aspiracio, kaj estas skribe indikita per aldono, tuj post la "mutaciita" konsonanto, de la litero h, kiu estas rigardata en la skotgaela, kiel akcento, ne litero.

Alfabeto

La skotgaela alfabeto enhavas (plus h, la mutacia akcento) nur 17 literojn, nome:

a, b, c, d, e, f, g, (h), i, l, m, n, o, p, r, s, t, u. La tradicia gaela (irlanda) tiparo, ne plu estas uzata, krom en maloftaj dekoraciaj surskribajhoj, ekzemple, sur la emblemo de An Comann Gàidhealach ("La Gaela Societo"). Jen ghi:

Jen la aspiraciitaj konsonantoj, kun respektiva prononco de chiu: bh (= v); ch (= hh, h kun "chapelo"); dh kaj gh (= glota sono simila al la novgreka prononco de la gamma [g ] - preskaù la sudamerika prononco de la g en agua); fh (silenta, malofte = h); mh (= nazala v); ph (= f); sh kaj th (= h). Ankaù la l kaj r povas havi iom aspiraciitan sonon, sed tiu ne estas skribe indikita.

Sekvas kelkaj ekzemploj de mutacio (aspiracio):

Genro

am fear, "la viro" a’ bhean, "la virino"..

am banntrach, "la vidvo". a’bhanntrach, "la vidvino".

a mhac, "lia filo" a mac, shia filo".

Verbotempo

cuir-, "met-" (radiko) chuir, "metis"..

tuit-, "fal-" (radiko). thuit, "falis".

Kazo kaj sintakso

an ceann, "la kapo". do’n cheann, "al la kapo".

am baile, "la urbo". anns a’ bhaile, ‘sa bhaile, "en la urbo.

mar an cù, "kiel la hundo". mar chù, "kiel hundo".

Akcentoloko

Preskaù chiam la akcento trafas la unuan silabon de chiu vorto.

Superskriboj

Ghis antaù nelonge, estis uzataj du superskriboj, nome la dekstrakorna akcento kaj la maldekstra. Nun uzighas nur la maldekstrakorna. Ghi indikas ke la koncerna vokalo estas longa. La longeco gravas por distingi la signifojn de simile skribitaj vortoj, ekzemple, bata ("bastono") kaj bàta ("boato").

Fonetiko

La fonetika gamo de la skotgaela lingvo estas ege vasta (eble unu el la plej richaj inter la eùropaj lingvoj), kaj en chi tiu mallonga libreto oni ne povas detale priskribi ghin. Kiel en la germana, vochaj konsonantoj (b, d, g) ighas senvochaj en vortfina pozicio (p, t, k). } iu konsonanto havas (krom sia "aspiraciita" sono) "larghan" kaj "mallarghan" variantojn. Tiuj estas ekvivalentoj de la "molaj" kaj "malmolaj" konsonantojn en slavaj lingvoj, ekzemple, la rusa aù la pola. Antaù meza aù fina "largha" c, pt, audighas mallaùta spirsono (hc, hp, ht), simila al la aspiraciita k en la islanda prononco de Hekla [he(h)kla"]. La largha gaela l havas la saman sonon kiel la rusa malmola l, aù kiel la pola strekita l (= "w", "ù ") en la nomo:

La finajho -chd prononciá as kiel "-hhk". (Noto: hh = esperanta h kun "chapelo".) La kombinajho rt (kaj ofte ankaù. rd) havas sonon iom similan al "rjht".

Vokalharmonio

Grava karakterizajho de la gaela estas la principo de vokalharmonio (laù gaela dirajho: "largha kun largha, kaj mallargha kun mallargha". (Simila fenomeno troviá as en la nehindeùropa hungara lingvo.) Laù chi tiu principo, Canada estas akceptebla gaela vorto, sed ne Africa. (La gaela formo devas esti Afraga.) Se "Esperanto" estus asimilita gaela vorto, oni devus skribi ghin iel kiel "Easparanto" aù "Easparanta", char, krom che la pronomoj, la litero e chiam aperas en combino kun alia vokalo (ea, ei, eo, eu). Parenteze, iu nordirlanda gaela jhurnalo uzas gaeligitan formon de la vorto "Esperanto", nome, Sprantais, sed tiu ne estis akceptita en Skotlando, nek, laùshajne, inter irlandaj esperantistoj en la Respubliko.

Diftongoj

La reguloj por la prononco de diftongoj estas komplikaj, kaj ghenerale malsimilaj al tiuj de aliaj lingvoj: ekzemple, la diftongo ao sonas kiel germana oe (o Umlaut), aù franca kaj nederlanda eu.

Vochtono

La kadencoj de la gaela lingvo estas muzikecaj kaj iom kompareblaj kun la skandinavaj (t.e. la norvegaj kaj svedaj). Nur en nordokcidenta Irlando estas la irlandaj vochtonoj similaj al la skotgaelaj.

Vortaro

Ankaù vortare estas la skotgaela eksterordinare richa kaj esprimpova. (Vidu, ekzemple, la poemojn de Duncan Ban MacIntyre (Donnchadh Bàn Mac an t-Saoir*), kiu buntege priskribas la Naturon per vasta vortaro, kvankam la poeto estis analfabeta rilate al la skribita gaela. (Tiam mankis lernejoj en norda Skotlando.) La plej granda skotgaela vortaro, tiu de Edward Dwelly, konsistas el pli ol mil et-tipe dense presitaj paghoj en formato simila al tiu de PIV; tamen ghi tute ne enhavas chiujn skotgaelajn vortojn, ech de la moderna parolata lingvo. Obeante la regulojn pri mutacio kaj vokalharmonio, la ebleco kaj facileco krei per kunmetado de abundaj radikoj, prefiksoj kaj sufiksoj, novajn terminojn, estas preskaù senfina. La mutacio iom faciligas tian kombinadon, mildigante aù forigante malfacilajn aù malagrablajn sonojn, kaj ofte mallongigante kunmetajhojn, kiuj alie estus maloportune longaj; sed aliflanke, lernantoj spertas, ke ghi igas la parolatan lingvon malpli facile komprenebla (almenaù ghis ili atingas altan nivelon de majstreco), ol la nekeltaj lingvoj.

Gramatiko

Povas esti, ke gramatike, la skotgaela ne estas aparte malfacila kompare kun, ekzemple, la germana aù la rusa, sed ghi estas multe pli komplika ol la angla aù la skandinavaj lingvoj (krom eble la islanda).

i) Verboj:

La komuna antikva gaela kaj la moderna irlanda havas kompletajn verbajn paradigmojn, similajn al la pezaj verbosistemoj de la klasikaj lingvoj (latina kaj greka), kun chiuj konjugacioj, personaj finajhoj, tensoj kaj modoj, sed la moderna skotgaela draste simpligis tiun amason, krom che kelkaj malpli uzataj formoj kaj che la subjunktivo. Simile al la sistemo en Esperanto, che la plimulto da tensoj (verbotempoj), uzighas kun chiuj pronomoj, nur unu formo de la verbo, ekzemple tha (prononco: "ha"), kiu signifas "estas" (mi, ci, li/shi [ghi], ni, vi, ili); bha (prononco: "va") = "estis"; chì = "vidas" aù "vidos", ktp. La irlanda prezenco (as-tempo) ne plu estas uzata en skotgaela, krom che la verboj "esti", "vidi" kaj "vivi", kaj en kelkaj shablonaj frazoj kaj tropoj. Oni preferas uzi aù la futuron (os-tempo) aù , pli ofte, longan perifrazan formon: "mi estas faranta, aùdanta, parolanta", ktp.

Kiel la hispana lingvo, kiu havas du apartajn verbojn (ser kaj estar) por la koncepton "esti", ankaù en la gaela estas du verbojn, kiuj estas pli-malpli ekvivalentoj de tiuj hispanaj verboj , nome tha, kiu estas uzata por esprimi staton aù situon ("kiel", "kie"); kaj is (nekonjugebla verbo), kiu esprimas econ aù identecon ("kiu[j]", "kio", "kia[j]). Krom chi tiuj du "est-verboj", ekzistas nur dek neregulaj verboj en la gaela lingvo. Bedaùrinde por lernantoj, chiu neregula verbo konsistas el tri apartaj modoj aù modaloj (fakte, malsamaj verboj, el kiuj kelkaj devenas de tute neparencaj radikoj), nome, indikativa ("est-"), demanda (" chu-est-"), kaj negativa ("ne-est-"). Che kelkaj verboj la paseo (is-tempo) kaj futuro (os-tempo) ankaù derivighas de tute malsamaj radikoj.

Sube estas montritaj ekzemploj de tiuj komplikajhoj:

______________________________________________________________________________

 * La litero t- antaù s silentigas la s, lasante nur la sonon "t". - Donnchadh Bàn (1724-1812), "la bardo de Glen (Valo) Orchy", estas la plej renoma gaela poeto de la Naturo.
 
 

Verbo bith ("esti")



 
 
 
 
 
 
 
Prezenco
Paseo
Tha mi - "Mi estas" Bha mi - "Mi estis"
Am bheil mi? - "Chu mi estas?"  Am robh mi? - Chu mi estis?
Chan eil mi - "Mi ne estas" Cha robh mi - "Mi ne estis"

Verbo dol (radiko rach-, "iri"

Paseo

chaidh mi - "mi iris".

an deachaidh mi? - "chu mi iris?"

Futuro

thèid mi - "mi iros". cha tèid mi - "mi ne iros". an tèid mi? - Chu mi iros?

Subjunktivo-kondicionalo

rachainn (dhèidhinn), rachadh tu, rachadh e, rachadh i, rachamaid, rachadh sibh, rachadh iad - respektive: "mi irus", "ci irus", "li (á i) irus", ñ i irus", "ni irus", "vi irus", "ili irus".

Verbo dèanamh (radiko dèan-), "fari"



 
 
 
 
 
 
 
Paseo
Futuro
Rinn mi - "Mi faris" Ni mi - "Mi faros"
An do rinn mi? - "Chu mi faris?" An dèan mi? - "Chu mi faros?"
Cha do rinn mi - Mi ne faris Cha dèan mi - "Mi ne faros"

 
 

rinn mi - "mi faris". ni mi - "mi faros".

an do rinn mi? - "chu mi faris?" an dèan mi? - "chu mi faros?"

cha do rinn mi - "mi ne faris". cha dèan mi - "mi ne faros

Subjunktivo-kondicionalo

dhèanainn, dhèanadh thu, ktp. (la samaj finajhoj kiel che rachainn = "mi farus", ktp.

Do, ekzemple, che la verbo "iri", oni devas lerni kvar malsamajn verbojn aù radikojn, nome: chaidh, deach-, tèid (thèid) kaj rach-.

Plie, estas sufiche granda nombro da nekompletaj aù mankhavaj verboj (tiel nomataj "difektaj"), kiuj ekzistas en nur unu aù du formoj, ekzemple, arsa, "diris"; theab, "preskaù faris", "preskaù estis", ktp; tiugainn, "venu (for)"; trothad (singulara), trothadaibh (plurala), "venu chi tien"; is, "estas"; bu, "estis".

Alie, kompare kun aliaj lingvoj, la gaeloj kutime uzas en la familiara lingvo malmulte da verboj. Tion ghi kompensas uzante grandan nombron da verbaj tropoj kaj prepoziciaj frazoj. Ekvivalento de la verbo "havi" ne ekzistas en la gaela, kvankam estas ja ekvivalento de "posedi". Por traduki la koncepton "havi" oni diras, ekzemple, "estas al mi" (tha agam), uzante parolelementon nomatan prepozicia pronomo, kiu kombinas la funkciojn de prepozicio kaj pronomo.

Tradukoj de la adverb-interjekcioj "jes" kaj "ne" praktike ne ekzistas. Ech parolante angle, skotgaeloj preferas ripeti la verbon uzitan de la demandinto, ekz.emple, "Chu vi vidas?" - "Mi vidas" - aù , parolante gaele, simple "vidas" (chì). "Chu vi ne vidas?" - "Mi ne vidas." (chan fhaic).

(Parenteze, al tiuj, kiuj neniam lernis la gaelan, ghi estas facile rekonebla inter aliaj lingvoj, pro ofta uzado de la konjuncioj agus ("kaj") kaj ach ("sed")!)

Deklinacio

Se, fakte, la moderna skotgaela iom simpligis la kompleksan irlandan verbosistemon, la situacio pri deklinacioj kaj kazoj de sukstantivoj kaj adjektivoj estas inversa, kompare kun la moderna irlanda gaela, unua oficiala lingvo de la Irlanda Respubliko, kies parolantoj emas plifaciligi la kazojn. Kvankam la parolata skotgaela simile ignoras kelkajn kazajn shanghighojn ekzistintajn en la antikva komuna lingvo, atentemaj parolantoj kaj bonaj skribantoj (kaj pedantuloj!) ankoraù zorge observas la tradiciajn regulojn. La gaela deklinacia sistemo estas tre simila al tiun de la klasika greka (tamen sen aparta akuzativa formo). La kazoj estas: nominativo-akuzativo, vokativo, genitivo, dativo, en singularo kaj pluralo La plimulto de la deklinacioj estas relative facilaj. Nur areto da ili prezentas tre malsamajn kazajn formojn. Ekstrema kaj unika ekezmplo estas la substantivo bean (prononco: "ben"), "virino", "edzino", kiu deklinaciighas jene:
 
 
Singularo  Pluralo
Nominativo-akuzativo bean Nom.mnathan
Vokativo. a bhean

Genitivo mna

Vok. a mhnathan

Gen. bhan

Dativo mnaoi Dat.mnathan

Dualo

mhnaoi

Kiel en la malnovgreka kaj kelkaj aliaj antikvaj lingvoj, la duala nombro estas la formo uzata kiam temas pri du objektoj aù aferoj.

La skotgaela artikolo (= "la" en Esperanto) deklinaciiá as jene:

Singularo



 
 
 
 
 
 
 
Virgenra
Ingenra
Nom./Akuz. 

an (antaù konsonanto)

Nom/Akuz. 

an (antaù vokalo

an t- (antaù vokalo) a’ (antaù aspiraciita konsonanto)
am (antaù b, f, m, p)  
   
Gen. an, an t-, a’ Gen. na, na h- (antaù vokalo)
Dat. an, an t-, a' Dat. an, a', an-t   

 
 

Pluralo

(ambaù genroj)

Nom. na

Gen. nan, nam (antaù b, f, m, p)

Dat. na

Genroj

Estas du genroj (gramatikaj, ne seksaj!): vira kaj ina. Ne plu estas neùtrala genro en la moderna gaela. De la unua tabelo supre (bean), vidighas, ke la gaela havas ne nur singularon kaj pluralon, sed ankaù dualon (du-nombron): aon bhean (aù bean a-mhàin) = "1a virino"; dà mhaoi = "2 virinoj"; trì mnathan = "3 virinoj. Kutime, tamen, kiam temas pri homoj, uzighas ne la numeralo dà, sed speciala numeralo dithis. Simile, estas aliaj apartaj numeraloj uzataj nur che personoj.

Pluralo

La pluralo de substantivoj formighas divermaniere:- (1) per sistemo de vokalshanghigho iom simila al la germana Umlaut - (komparu, en angla lingvo, manmen, "viroviroj) -. precipe che virgenraj substantivoj; (2) per aldono de finajho o -an -ean (precipe che ingenro); (3) per aldono de -achan-aichean (ambaù genroj); aù (4) - malofte - tute neregule. Che mallongaj adjektivoj, oni plejofte aldonas -a por fari pluralon. Longaj adjektivoj restas neshanghitaj.

Numeraloj

Ghis 20, la numeraloj en la gaela estas formitaj pli-malpi kiel en la plimulto da hindeùropaj lingvoj. La numeralo de 1 ghis 10 estas: aon, dà (dhà), trì, ceithir, còig, sia, seachd, ochd, naoi. deich. De 11 ghis 19 ili formighas jene: aon deug (t.e. "unu plus dek"), dà dheug ("du plus dek"), ktp. Post 20 ghis 30 la numeraloj estas: aon ar fhichead ("unu pli ol dudek"), dà ar fhichead, trì ar fhichead, ceithir ar fhichead, còig ar fhichead, sia ar fhichead, seachd ar fhichead, ochd ar fhichead, naoi ar fhichead, deich ar fhichead ("dek pli ol dudek"). Post 39 (naoi deug ar fhichead), oni kalkulas per dudekoj (kiel oni faras, parte, en la franca de Francio, kaj en la dana), nome: dà fhichead (40), dà fhichead ‘s a deich (50 - laô vorte: "du dudekoj kaj dek"), aô leth-cheud ("duono de cent"), Trì fichead (60), ktp. Pli altaj numeraloj estas: ceud (100), mìle (mil), millean (miliono), ktp.

Plie, la gaela havas du aliajn numeralajn sistemojn: En la eklezia lingvajho, oni kalkulas, ech post 100, per dudekoj. Char tiuj sistemoj estas pezaj kaj ne tre praktikaj en la moderna mondo, aparta simpligita sistemo (esence, la irlandgaela) estas uzata en lernejoj por instrui matematikon, ekzemple: fichead, trìchead (30), ceathrad (40), caogad (50), seasgad (60), seachdad (70), ochdad (80), naochad (90). (Komparu la sistemon uzatan de franclingvanoj en Svislando, Belgio, kaj en la dialektoj, kontraste kun tiu, kiu estas ghenerale uzata en Francio.)

Kvankam chi tiuj klarigoj povas shajni iom komplikaj, oni ne devas troigi la malfacilecon de la gaela lingvo. Multaj homoj, nedenaskaj gaelparolantoj (skotaj kaj neskotaj) sukcese - kaj kelkfoje brile - lernis kaj lernas ghin. Kelkaj estas konataj gaelaj verkistoj. La aùtoro renkontis en Edinburgo blindan francan fraùlinon, kiu majstris la lingvon; kaj li konas nordanglan viron, kiu tiel perfekte lernis la gaelan, ke li per ghi instruis la belajn artojn al gaellingvaj lernejanoj, kaj poste ighis supera edukisto en norda Skotlando.

La aùtoro laboris dum pli ol dudek jaroj kiel tradukisto kaj interpretisto. Li spertis, ke grava malavantajho de la nekeltaj lingvoj, precipe che internaciaj kongresoj kaj konferencoj, kushas en la fakto, ke oni devas atendi la verbon por ekkompreni pri kiu temas chiu frazo de iu parolado aù prelego. En la germana, klasika latina kaj japana lingvoj, verbo kutime aù ofte aperas che la fino de frazo. Tio malfaciligas simultanan interpretadon. Tamen, chi tiu problemo neniam prezentas sin en la keltaj lingvoj, char ordinare, la verbo estas la unua vorto en frazo. Sekve, oni tuj kaptas la sencon de iu diro. (Esperanto ankaù permesas tian vortordon, sed tro da esperantistoj insistas pri la nevaria ordo: subjekto - verbo - objekto. Kontribuanto al japana revuo plendis pri la fakto, ke iuj Esperanto-instruistoj en sia lando nezamenhofe rigide postulas, ke la lernantoj nepre uzu tiun ordon.

MODERNA GAELA LITERATURO

La gloro de la skotgaela literaturo estas ties poezio. William J. Watson, la kompilinto de la antologio Bardachd Ghàidhlig ("Gaela poezio") skribis: "La moderna gaela poezio, tia, kia ghi estas al mi konata, komencighas ekde proksimume la jaro 1600". Tamen, ghis la tragika jakobista ribelo de 1745, ne ekzistis presitaj skotgaelaj libroj, krom kelkaj tradukitaj religiaj verkoj, kaj unu vortaro kompilita de Alexander Macdonald. Post la "pacigo" de la lando, oni komencis eldoni originalajn kaj tradukitajn librojn de diversaj specoj, sed aperis neniu romano - almenaù en la moderna senco - ghis la dudekaj jaroj de nia jarcento. Dum postaj jaroj, kaj precipe post la fino de la dua mondmilito, la moderna gaela literaturo ekfloris, kaj multe kreskis kaj evoluis preskaù chiu brancho de verkado. Nuntempe, malgraù la daùra malkresko de la nombro da denaskaj parolantoj, la konstanta senpopoligho de la gaelaj regionoj en Skotlando kaj la malforta situacio de la lingvo en Nova Skotlando (Kanado), chiujare aperas pli kaj pli da eldonajhoj en la gaela lingvo. Tiuj chi inkluzivas vortarojn, gramatikojn, lernolibrojn, novelojn, romanojn, historiajn verkojn, poezion, teatrajhojn kaj diversajhojn (inkluzive de kantoj, muziko, kasedoj, diskoj, ktp.) Ech en la tuttera teksajho (www), oni trovos abundon da gaela retpaghoj.

Sekvos kelkaj specimenoj de presita literaturo en la gaela lingvo.
 
 

1. Religia literaturo - la Biblio

Estis jam menciita, ke la unua presita literaturo en la skotgaela estis religia. En Skotlando, la Biblio unue estis havebla nur en irlanda gaela (versio de Bedel), uzante tipon bazitan sur la mezepoka irlanda alfabeto, bela manuskriba literaro, kiu persistis en Irlando ghis antaù nelonge (1960/1970).

Jen kelkaj versoj el la reviziita versio de la gaela Biblio (eldonajho de la Nacia biblia societo de Skotlando, 1953), kun esperanta traduko el la londona versio. Temas pri porcio el la 27a chapitro de La agoj de la apostoloj:

"...Agus air bhith do’n luing air a fuadachadh, agus gun chomas di dol an aghaidh na gaoithe, leig sinn ruith dhi. Agus air dhuinn ruith a-stigh fo eilean beag àraidh da’m b’ainm Cauda, is ann le éigin a ràinig sinn air a’ bhata: Agus air dhoibh a togail suas, gnàthaich iad gach gleus còmhnuidh, a’ criosadh na luinge foipe; agus air dhoibh a bhi fo eagal gu’n tuiteadh iad 's a’ bheò-ghaineimh, leag iad na siùil, agus mar sin dh’ iomaineadh iad. Agus air dhuinn a bhi gu ro mhór air ar luasgadh leis an doininn, air an là 'n a dhéidh sin thilg iad a-mach an luchd; agus air an treas là thilg sinn le féin ar làmhan a-mach acfhuinn na luinge. Agus an uair nach robh a’ ghrian no na reultan r’am faicinn ré móran làithean, agus a luidh doinionn nach bu bheag oirnn, thugadh an sin uainn gach uile dòchas gu’n teasairgteadh sinn."

* * *

Esperanta versio

...Kaj kiam la shipo estis kaptita kaj ne povis kontraùstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj. Kaj kurinte sub la shirma flanko de insuleto, nomata Kaùda, ni kun granda klopodo apenaù povis savi la boaton; kaj suprenlevinte ghin, oni uzis helpilojn por subzoni la shipon; kaj timante, ke ni estos jhetataj sur la Sirtison (movsablon), oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj. Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis eljhetadon; kaj la trian tagon oni eljhetis per siaj propraj manoj la ekipajhon de la shipo. Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda chirkaùis nin, fine chia espero pri nia savo estis forprenita.

La agoj 27: 15-20.

2. Scienco

Kontraste, jen eltirajho el unu el la malabundaj sciencaj tekstoj en la gaela lingvo:

"...Duine aig a bheil seòrsa fala B, tha antigine B aige air uachdar nan ceallan deargfhuileach agus an t-anticorp anti-A aige 'na phlasma. Tha na anticorpan sin, agus na h-antigineachan ris a bheil suathalas aca, a’ co-oibreachadh ann an leithid de dhòigh is gu’n tèid na ceallan deargfhuileach 'nan cnap comhladh. Bheir anti-B, mar eisimpleir, a tha ann am fuil dhaoine de sheòrsa O agus A, air ceallachan le antigine B gu’n tèid iad 'nan cnap. Gheibhear ceallachan de’n t-seòrsa seo ann an daoine aig a bheil fuil de sheòrsa B agus AB. Mar sin chan fhaodar leasachadh fala a dhèanamh eadar duine aig a bheil, mar eisimpleir, seòrsa A agus duine aig a bheil seòrsa B. Ma nithear seo le mearachd faodaidh am bàs a bhi 'na lùib.

Bith-eòlas, A’ Chealla, Gintinneachd is Mean-fhàs. ("Biologio, la chelo, genetiko kaj evoluo".) Raghnall MacLeòid & Ruaraidh MacThòmais, Eldonejo GAIRM, Glasgovo, 1976.

* * *

Esperanta versio

...Homoj, kies sango estas de tipo B, havas antigenon B sur la surfaco de la rughsangaj cheloj, kaj havas antikorpon anti-A en la plasmo. Tiu antikorpo kaj la antigenoj al kiuj ili similas, tiele kunlaboras, ke la rughsangaj cheloj formas kun ili granulojn. La anti-B, ekzemple, kiu cheestas en la sango de homoj de tipo O kaj A, igas la chelojn kun antigeno B formi granulojn. Trovighas cheloj de chi tiu tipo en homoj, kies sango estas de tipoj B kaj AB. Pro tio, oni ne devas fari transfuzon de sango inter homo, kiu havas, ekzemple, la tipon A, kaj homo, kiu havas tipon B. Se tio farighas, povas kiel sekvo okazi la morto.

(Kiel nefakulo pro medicino, la aùtoro de chi tiu verketo ne respondecas pri la scienca precizeco de sia traduko!)
 
 

3. Romanoj

La eltirajho kiu sekvas estas la komenco de romano de Iain Mac a’ Ghobhainn (angle: Iain Crichton Smith), kiu estas renoma verkisto ankaù en la angla lingvo. La titolo de chi tiu verko estas An t-Aonaran ("La solulo"), Glasgovo, 1976.

"AON LATHA, thàinig aonaran a dh’fhuireach do’n bhail’ againn, uill, cha b’ann buileach do’n bhaile ach pìos beag air a thaobh a-muigh aig ceann an rathaid, ann am fear de na bothain a dh’fhàg an RAF air an cùlaibh an déidh a’ chogaidh. ‘Se a’ chiad rud a chunna sinn, ceò ag éiridh ás an t-simileir.

"Feumaidh mi innse dhuibh gur e maighstir-sgoile a bh’annam fhìn uaireigin ach tha mis fuireach 'nam aonar, an déidh dhomh mo dhreuchd a leigeil sìos, ann an tigh comhfhurtail le lios air a bhialaibh far am bi mi a’ cur mheasan. Bidh mi caitheamh mo thìde a’ coimhead 's a’ toirt an aire do na nithean a tha dol air adhart anns a’ bhaile. Aig àmannan bidh mi faireachadh aonarach. Ach nach eil a h-uile duine faireachdainn sin eadhon nuair a tha iad pòsda?"

* * *

Esperanta versio

IUTAGE, venis solulo al nia urbo por loghi chi tie - nu, ne ghuste al la urbo, sed iomete for, che la komenco de la shoseo, en unu el la barakoj, kiujn restigis la aerarmeo post la milito. La unua signo, kiun ni vidis estis fumo levighanta el la fumtubo.

Mi devas diri, ke mi estis lerneja instruisto, sed nun mi vivas sola, post kiam mi emeritighis, en komforta domo kun ghardeno antaùe, kie mi cultivas fruktojn. Mi pasigas mian tempon rigardante kaj observante tion, kio okazas en la urbo. Kelkfoje mi sentas min soleca. Tamen, chu chiuj homoj ne tiel sentas, ech kiam ili estas edzighintaj?
 
 

4. Originala gaela poezio

Sendube, la plej renoma skotgaela poeto de nia jarcento estis Somhairle McLean (gaele: Somhairle MacGill-Eain)* kies verkaro meritas komparon kun tiuj de la plej eminentaj modernaj poetoj de aliaj nacioj kaj lingvoj. Jen mallonga specimeno:
 
 

 Coin is Madaidhean-allaidh

Thar na sìorruidheachd, thar a sneachda,

chì mi mo dhàin neo-dheachdte:

chì mi lorgan an spog a’ breacadh

gile shuaimhneach an t-sneachda:

calg air bhoile, teanga fala,

gadhair chaola 's madaidhean-allaidh,

a’ leam thar mullaichean nan gàradh,

a’ ruith fo sgàil nan craobhan fàsail,

ag gabhail cumhang nan caol-ghleann,

a’ sireadh caisead nan gaoth-bheann;

an langan gallanach a’ sianail

thar loman cruaidhe nan àm cianail,

an comhartaich bhiothbhuan na mo chluasan,

an deann-ruith ag gabhail mo bhuadhan;

réis nam madadh ‘s nan con iargalt

luath air tòrachd na fhiadhaich,

troimh na coilltean gun fhiaradh,

thar mullaichean nam beann gun shiaradh;

coin chiùine cuthaich mo bhàrdachd,

madaidhean air tòir na h-àilleachd,

àilleachd an anama ‘s an aodainn,

fiadh geal thar bheann is raointean,

fiadh do bhòidhche ciùine gaolaich,

fiadhach gun sgur, gun fhaochadh.

* * *

Esperanta versio

Hundoj kaj lupoj

Tra l’eterno, tra la negho,

miajn neverkitajn versojn

vidas mi, kaj ties spurojn

vidas mi kiel makulojn

plandajn sur trankvila blanko,

pashojn de hundoj hirtaj magraj

kaj de sangavidaj lupoj,

saltadantaj trans la digojn,

kuradantaj en la ombro

de arbar’ soleca, sombra,

tra la stretajn valpasejojn,

ghis la venta monto kruta;

shiras hurlo la orelon;

ehhas la bojad’ rabia

en dezerta temp’ aflikta;

miajn sentojn la impeto

de l’ hundar’ sovagha kaptas,

dum la lupoj cervojn chasas

sen devio tra la arbojn,

trans la montojn sen flankigho;

hundoj de mia poezio,

jen frenezaj, jen pacemaj,

lupo che l’ chasad’ de l’ belo

en animo kaj vizagho,

blanka cerv' de l’ mont’, de l’ kampo,

cervo de l’ belo via milda,

chaso senfina, senindulga.

GMA.

*Je la okazo de la forpaso de Somhairle MacGill-Eain, aperis en la magazino MONATO 1997/3, sub la titolo Forpasis vocho de la gaeloj, artikolo pri la poeto. Li naskighis en 1911 kaj mortis la 24-an de novembro 1996.

5. Gaelaj tradukoj de esperanta poezio

Pluraj skotoj kaj neskotoj faris bonajn - kelkfoje bonegajn - gaelajn tradukojn de poemoj verkitaj en aliaj lingvoj. Fakte, estas mirinde granda la kvanto da lingvoj, kies poezio estas reprezentata sur la paghoj de gaelaj kulturaj eldonajhoj. Elstara specimeno de tia tradukado estas la antologio Bàrdachd na Roinn-Eòrpa an Gàidhlig ("Eùropa poezio en gaela lingvo"), kompilita de Ruaraidh MacThòmais (profesoro Derick S. Thomson), eldonejo GAIRM, Glasgovo, 1990. Ghi enhavas pli ol 100 poemojn de 55 aùtoroj, tradukitajn de 25 tradukantoj, el pli ol 20 lingvoj, Inter la poemoj estas unu tradukita el Esperanto (sed bedaùrinde erare inkludita sub la titolo "Hungara", kaj ne mencianta la internacian lingvon, en kiu ghi estis originale verkita). Temas pri poemo de Kálman Kalocsay:

Air Sliabh Nebo

Tha gràn a’ taosgadh; bearta trang’ a’ sgeitheadh

beartais a-mach; bainne is fìon a’ sruthadh

air uisgeachan; airson na Cuingis teàrnaidh

teanganannan dealain; tha am Pàrras ullamh:

glòir ann an eòlas, ealan ann an rocaid.

Ach cuideachd, gìosgadh fhiaclan, gort is fuachd.

Dàn cruadalach a gheàrras gus na cnàmhan.

(Is mòr na h-aimsirean; is beag an duine.)

Ceum ceart no dhà a-mhàin, is thèid an t-slighe

troimh chluaintean de ghàirdeachas bith-bhuan,

ach anns gach àit’ tha còmhrag ‘s gamhlas dall.

Tha Canàan a’ feitheamh ruinn thallad,
ach sinn’ mar mhadaidhean an tòir air biadh,

‘s gu truagh ag eug air sliabh Nebo liath.

(Traduko de Garbhan Mac Aoidh, unue publikigita en Gairm 145 - 1989.)

* * *

Sur la monto Nebo

(Originalo el Ora duopo, Budapeñ to, 1966.)

La gren’ inundas. Richon vome jhetas

mashinoj. Fluas kun miel’ kaj mosto

la akvo. Flugas por la Pentekosto

elektraj langoj. Paradizo pretas.

Scienco pompas. Brile art’ raketas.

Kaj tamen grincas la malsat’ kaj frosto.

Ho kruda fato trancha ghis la osto:

la tempo grandas kaj la homo etas.

Nur kelkaj á ustaj pashoj kaj la vojo

trakuras kampojn de eterna ghojo,

sed chie blinda kaj malica strebo.

Atendus prete nin la Kanaano,

sed ni en lupa lukto por la pano

mizere mortas sur la monto Nebo.










Tiu eùropa antologio prezentas (por imiti la vortojn de Auld en Esperanta antologio), "nur tre malgrandan onon" de la kvanto da literaturo tradukita en la gaelan, kiu ne estas limigita al poezio kaj prozo el eùropaj lingvoj. Kune kun la amaso da originala literaturo, tiu granda diverseco klare demonstras la esprimpovon, flekseblecon, varieblecon, universalecon kaj potencon de la belega gaela lingvo, por reprodukti sentojn kaj ideojn antaùe esprimitajn en tute malsamaj kaj malsimilaj idiomoj. Kontraste kun ghia literatura kaj emocia potenco, la skotgaela estas iom malpli bone ekipita por traduki kaj formuli teknikajn kaj tre modernajn konceptojn, sed ankaù en chi tiu direkto la lingvo evoluas, precipe pro la aktiveco de profesoro Ruaridh MacThòmais, eldonisto de la revuo Gairm, kiu okupis dum longa tempo la keltan katedron che la Universitato de Glasgovo. (Vidu supre la specimenon de faka teksto.) En tiu eldonajho jam aperis, ne nur beletrajhoj, sed ankaù scienca kaj teknikaj artikoloj pri, ekzemple, nuklea energio, astronomio, transporto - kaj, parenteze, pri Esperanto. Vershajne, la kapableco kaj potencialo de la gaela en tiu chi senco estas multe pli vasta ol tiuj de aliaj minoritataj kaj malpli disvastigitaj lingvoj, aù ech de gravaj, sed teknike postrestantaj mondolingvoj, kiel eble la araba (?).
 

    Sendube la plej grava faktoro en la plia evoluo de la modern gaela literaturo

dum nia epoko estas la menciita kvaronjara kultura revuo Gairm ("Voko"), kaj la

eldonado de libroj fare de la malgranda sed tre vigla entrepreno GAIRM Publications,

29 Waterloo Street, Glasgovo G2 6BZ), kiu publikigis Gairm. Ghia redaktoro,

Ruaraidh MacThòmais (angle: Derick Thomson), kune kun tiama kunredaktoro

Fionnlagh Domhnullach, fondis gin en la jaro 1952, kaj la literaturo kvalito de la

enhavo konstante levighis ekde tiam, kaj samtempe vaste kontribuos al la kresko de

moderna gaela terminaro. Kontribuantoj konsistas ne nur el denaskaj gaelaj verkistoj

el Skotlando kaj Kanado, sed ankaù el skotoj kaj eksterlandanoj, kiuj lernis kaj

majstris la lingvon. En referajho (Gaelic in Scotland: Assessment and Prognosis)

inkludita en konferenca kompilajho MinorityLanguages Today, Edinburgo, represo

1990, Derick Thomson diris:

"Valoras atentigi ci tie , ke nedenaskaj parolantoj komencis dum la

lasta jardekoj signife kontribui al gaela verkado... Oni povus mencii

multaj...ekzemple, Fearghas MacFhionnlaigh (Toronto, Clydebank), Victor Price

(Nord-Irlando), Dennis King (California), Girvan McKay (Sud-Ameriko,

Irlando), ktp..."

Derick Thomson asertas, ke ne ekzistas iu ajn renoma gaela verkisto, kiu ne

kontribuis al la paghoj de Gairm. Inter ili estis Iain Crichton Smith, George Cambell

Hay, Uisdean Lang, Uilleam Neill, Maoilios Caimbeul, ktp.. Thomson mem estas

unu el la plej eminentaj gaelaj poetoj-verkistoj kaj fakuloj pri la keltaj lingvoj. Certe

la aktuala revigligho de la gaela kultura vivo estas grandparte dank’ al li, precipe pro la

instigado, kiun li konstante donas al junaj verkistoj kaj poetoj.

Bedauxrinde, post kvin jaroj de publikigado, la revuo GAIRM chesis ekzisti. La lasta numero (200) aperis en la auùtuno de
2002. Feliche, ghi havas dignan posteulon, nome nova revuo, GATH, redaktita en Edinburgo kaj presita en Berwick-on
Tweed, Anglio. GATH estas samformata kiel GAIRM, sed pli modernigita kaj eleganta.

Tiuj, kiuj satas busan folkloron trovos richan esplorkampon en alia skota revuo,

nome, TOCHER ("Doto"), kiu publikigas materialon en la gaela kaj en la skotaj

dialektoj, el la arkivoj de la School of Scottish Studies, 27 George Square, Edinburgo.

Ciuj, kiuj interesigas pri la klasika literaturo de la skotgaela lingvo devus anighi

al la Scottish Gaelic Texts Society / Comann Litreachas Gàidhlig na h-Alba (secretrio:

d-ro Richard A.V. Cox, Department of Celtic, University of Aberdeen, Taylor
Building, Old Aberdeen, AB24 3UB, retposhta adreso: r.a.v.cox@abdn.ac.uk). Tiu
societo estis fondita en 1934 por reeldoni valorajn tekstojn. Jam aperis preskaù dudek
bele presitaj kaj firme binditaj volumoj de prozo kaj poezio, kiuj povas esti achetataj
ankaù de nemembroj, en librovendejoj.

Estas pluraj aliaj eldonejoj, kiuj publikigas gaelajn librojn, ekzemple:

Southside, Edinburgo; la Universitato de Glasgovo (Fako de keltaj lingvoj); Acair,

Stornoway, ktp.

HODIAUA SITUACIO DE LA LINGVO

En la jaro 1891, estis fondita An Comunn Gàidhealach ("La gaela societo"),

kies celo estas la konservado de la gaela lingvo kaj muziko de la gaela popolo. Ghis

proksimume la sesdekaj au sepdekaj jaroj de nia jarcento, tiu societo estis tre aktiva,

organizante diversajn valorajn iniciatojn, inkluzive de festivaloj de gaela kulturo;

eldonado kaj vendado de libroj; gaelaj kursoj; somerajn tendumaroj por infanoj kaj

junuloj; revuo An Gàidheal ("La gaelo"); jurnalo; bildstria infangazeto; teatrajhoj, ktp.

Iom post iom, la plimulto de tiuj aktivecoj chesighis, restante nur la jara festivalo kaj

renkontighoj de lokaj filioj de la societo, kie ofte oni ec ne uzis la gaelan lingvon. Dum

lastaj jaroj, tamen, An Comunn (nun, laux nova ortografio, An Comann) sufiche

reviglighis; ekzemple, ghi nun aldonas novan gaelan jurnalon, nome An Gàidheal Ùr

("La nova gaela").

Feliche, la fato de la gaela lingvo ne dependas de An Comann, kiu fakte

neniam multe influis la tagon vivon de la popolo en la gaelaj regionoj, kvankam gi

iom kontribuis al vekado de intereso pri la gaela kulturo en aliaj lokoj..

Mirinda fakto estas tio, ke ekstere de tiaj iom artifikaj movadoj por restaùri la

lingvon, kaj malgrau konstanta malkresko de la denaska gaela socio (precipe pro

senpopoligho de la nordo kaj la insuloj), la minaco de angla kaj usona kulturoj, kaj

kontraùstaro au indiferenteco flanke de la autoritatoj, la gaela lastatempe subite kaj

forte komencis reviglighi, precipe, sed ne tute, ekster la tradicie gaelaj regionoj.

Vershajne, oni povus aserti, ke neniam estis en Skotlando tiom da intereso pri la lingvo

inter negaeloj kaj angligitaj gefiloj de gaeloj au eksgaeloj. Hodiau daùre kreskas la

nombro da klasoj, kursoj, grupoj kaj novaj iniciatoj por lerni, instrui kaj antaùenigi la

lingvon. En chiu parto de la lando estas homoj, kiuj deziras lerni kaj uzi gin.

En la unua eldono de ci tiu libreto mi skribis: "Povas esti, ke chi tiu fenomeno

estas nur la lasta novaa brilego de la gaela stelo antau la fino morto de la kelta kulturo

en Skotlando; povas esti, ke la lingvo ech nun savighos..." Ekde tiam, tamen, shajnas, ke

estas kialo por senti malpli pesimisma. En historia referendumo en la jaro 1997, la

skota popolo vochdonis per grandega plimulto, rehavi sian propran nacian asembleon

en Edinburgo, kaj chie en Skotlando furoras chio skota, inkluzive de la indighenaj

lingvoj. Ech en urboj malproksime de "Gaelujo", kie la gaela neniam estis lingvo de

la tiea logantaro aù kie oni antaulonge chesis paroli gin, la librovendejoj havas stokojn

da gaelaj kaj skotlingvaj vortaroj, lernolibroj kaj aliaj eldonajhoj en, kaj pri, ambaù

idiomoj. Laushajne, en tuta Skotlando, kiel ankaù en Katalonio, Eùskio, Ukrainio,

Galegio... oni finfine rekonas la valoron de etnaj lingvoj kaj kulturoj, kiuj ghis nun estis

malestimataj kaj ec malpermesitaj, aù almenau malinstigitaj. Se tiuj lingvoj mortas, la

mondo spirite malrichighas, kaj la homaro gajnas nenion. (Estas strange kiel la fortaj

kulturoj tiom timas la malfortajn!)

Sed ni esperantistoj estas esperplena popolo, chu ne?

BIBLIOGRAFIO

Rekomenditaj libroj (Ne inkluzivas verkojn jam citatajn en la teksto.)

1. (Bedaùrinde ne en Esperanto.)

Lernolibroj:

MacLaren’s Gaelic Self-Taught. James MacLaren, GAIRM

Publications, 29, Waterloo St., Glasgovo G2.

Teach Yourself Gaelic. Boyd Robertson & Ian Taylor, eldonita de

Teach Yourself Books, Londono, Anglio, 2004.

Vortaroj:

The Illustrated Gaelic-English Dictionary. Edward Dwelly, GAIRM

Publications.

Illustrated Gaelic-English Dictionary, Edward Dwelly (nova eldonajo

kun pli granda tiparo), eldonita de BIRLINN, 8 Canongate Venture, 5

New Street, Edinburgh, EH8 8BH, 2001, Skotlando.

www.birlinn.co.uk.

ISBN 1 84158 109 7

English-Gaelic Key to Dwelly’s Illustrated Gaelic-English

Dictionary. Girvan McKay, GAIRM Publications.

The Modern Gaelic-English Dictionary / Am Faclair Ùr Gàidhlig-

Beurla. Robert C. Owen, GAIRM Publications.

A Pronouncing & Etymological Dictionary of the Gaelic Language.

Malcolm MacLennan, Acair & Aberdeen University Press.

An Etymological Dictionary of the Gaelic Language. Alexander

MacBain, GAIRM Publications.

Poezio:

An Introduction to Gaelic Poetry. Derick Thomson, Victor Gollancz,

Ltd., Londono, 1974.

Nua Bhàrdachd Ghàidhlig / Modern Scottish Gaelic Poems

(dulingva teksto). red. Donald MacAuley, SOUTHSIDE,

Edinburgo, 1976.

Historio de la literaturo:

The Literature of the Highlands. Magnus MacLean, Blackie & Sons,

Ltd., Londono kaj Glasgovo, 1925.

Historio de la lingvo:

The Lion’s Tongue. Kenneth MacKinnon, Club Leabhar, Inverness,

1974.

Unuvoluma enciklopedio

The Companion to Gaelic Scotland. Red.: Derick S. Thomson,

GAIRM Publications, 1994.

Kutime, la eldonejo GAIRM Publications havas en stoko, au povas havigi, iun ajn

gaelan au prigaelan libron.

2. En Esperanto:

Vortareto multlingva (eldonita kiel parto de LA JARO, Praktika

Poskalendaro de MONATO, 1991). Eldono deka - Esperanta - Portugala - Skot-

Angla -Skot- Gaela. sub. dir. de d-ro A. Albault, Frankrijklei 140 B-2000,

Antverpeno, Belgio.

Faclair Gaela/Esperanto - Vortaro Esperanta/Gaela. Hugh Martin,

Birminghamo, 1993.

Lastatempe aperis pluraj altkvalitaj libroj en, kaj pri, la gaela lingvo. La

plimultoj estas perrete aù perposte acheteblaj de Comhairle nan Leabhraichean /

The Gaelic Books Council, 22 Mansfield Street, Glasgow G11 5QP, Skotlando.

http://gaelicbooks.net/newadults.asp

Aparte rekomendinda estas la sekvantaj vortaroj:

Teach Yourself Gaelic Dictionary. Boyd Robertson & Ian MacDonald, eldonita de

Teach Yourself Books, London 2004.

The Gaelic-English Dictionary / Am Faclair Gàidhlig Beurla. Colin Mark.

Routledge, Londono, 2004. ISBN 0-415-29761-3.

Jen detaloj pri la nova gaela revuo, kiu unue aperis en la somero de 2003: .GATH: ISSN 1741 - 4512.

Redaktejo: Gath Publishing Ltd., 23 Queen St., Edinburgh EH2 1JK, Skotlando. Redaktoroj: d-ro Dòmhnall E. Meek kaj Jo
NicDhòmhnaill. Obtenebla rekte de la eldonejo: Gath Publishing Subscriptions Dept., Sea View Works, Spittal,
Berwick-upon-Tweed, TD15 1RS, Anglio; aux de The Gaelic Books Council (vidu supre).

POSTNOTO

Pro la granda konfuzo, kiu ekzistas eksterlande, kaj ech en Britio, inter la skota

kaj la gaela lingvoj, kaj inter la skotgaela kaj la irlandgaela (sen mencii la

manksgaelan, kimran kaj bretonan), ni refoje rimarkigas kaj emfazas, ke en chi tiu

libreto temas pri la skotgaela lingvo. Por informoj pri la irlanda gaela, pli bone oni

turnu sin al la Esperanto-Asocio de Irlando, 9 Templeogue Wood, Dublino 12, aù al

Conradh na Gaeile ("La Gaela Ligo"), 6 Sr. Fhearchair, Dublino 9, Irlanda

Respubliko - ne al la autoro, nek al la eldonejo. Pri tio ni jam skribis tro da nenecesaj

leteroj al esperantistoj!

                                              * * *

NOTOJ KAJ ALDONAJHOJ